Otomioj

Otomioj
Regionoj kie vivas otomioj en la hodiaŭa Meksiko.
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
otomia
vdr
Arrieros acazulco

La otomioj (memnomigo Hñähñu) estas indiĝena etno en Meksiko. La otomioj de la Mezquital-valo (Valle de Mezquital) parolas la variaĵon nHa:nHu kaj la otomioj sude de Querétaro la variaĵon nHa:nHo, kune proksimume 300 000 homoj (el ili 5 ĝis 6 procentoj estas unulingvaj), la plej multaj en la federaciaj ŝtatoj Hidalgo (Valle de Mezquital), Estado de México, Puebla, Querétaro, Tlaxcala, Michoacán kaj Veracruz. Kvankam la otomia lingvo apartenas al la plej multe parolataj indiĝenaj lingvoj en Meksiko, ĝi estas (kiel multaj lingvoj en Meksiko) altgrade en danĝero, ĉar nur malmultaj infanoj lernas ĝin.

La otomioj estis najbaroj de la meŝikoj (aztekoj, en tiu nomo originas "Meksiko") kaj estis rigardataj kiel kuraĝaj militistoj. Otomiajn militistojn kaj la aztekoj kaj ties malamikoj, la tlaŝkaltekoj dungis kiel soldsoldatojn. Estas raportite, ke la taŝkaltekoj unue sendis otomiojn en la batalojn kontraŭ la hispanaj konkistadoroj (hispane: conquistadores) kaj nur post ties malvenko faris sian kontrakton kun la hispanoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search